Hemiolo (grek. hemiolos „unu kaj duono“) estas ritma akcentŝovo ene de trio-takto, je kiu du taktoj estas kunigita al pli granda trio-takto. Hemiolojn oni ne aparte markas en la notbildo, sed estas malkovrendaj el la kunteksto. Ili ekestas per variigo de la regula taktakcentado jene:
3/4-takto: > - - |> - - |> - - |> - - |> kun Hemiolo: > - - |> - - |> - > |- > - |>
Per la akcentado en la duono-distanco ekestas unuopa superranga 3/2-takto. Tio bremsas la elanon de la takto. Ĉi tiu efekto ofte troviĝas en barokaj kadencoj, precipe ĉe frazofinaĵoj de korentoj. Hemioloj ankaŭ eblas en 6/4- aŭ 6/8-taktoj .